Esperanta Bildvortaro
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Esperanta Bildvortaro
Esperanta Bildvortaro estas impona verko de Rüdiger Eichholz, la traduko de la fama germana Das Duden Bildwörterbuch. Ĝi estas same ampleksa kaj valora kiel PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Eichholz longdaŭre laboris proksime ĉe ISAE, li estis la prezidanto de ties Terminologia Fako, ankaŭ ano de Akademio de Esperanto. Pro malŝato flanke de veraj fondintoj de TEC (Terminologia Esperanto-Centro de UEA) li estis dum la TEC-periodo prisilentata kaj nerespektata. Eichholz estis ankaŭ aŭtoro de Pekoteko (PerKomputora Termino-Kolekto) unue sur slipoj, poste en teksta editilo.
- Priskribo : "la moderna vortaro de la interetna lingvo : en kiu la terminoj por 25000 objektoj estas difinitaj per bildoj) "
- Aŭtoro : Rüdiger Eichholz.
- Eldonisto : Bailieboro, Ontario: Esperanto Press,
- Eldonjaro: 1a eldono 1988, 2-a eldono 1989
- 880 p. multaj ilustr.
- ISBN 0-919186-32-7.