Etaĝo
El Vikipedio
Etaĝo estas horizontala tavolo de ĉambroj en konstruaĵo.
Depende de kutimoj de la lando, oni numerigas etaĝojn de tero de 0 aŭ de 1. Sed se oni numerigas ilin de 0, pri la etaĝo numero 0 oni diras, ke ĝi estas teretaĝo sed ne numero 0.
Alto de etaĝo preskaŭ ĉiam estas tia, ke homoj povu facile iri, do ne malpli ol 2.5 metroj. Se la konstruaĵo estas por uzino, kiu bezonas grandajn aparatojn, la alto povas esti multe pli granda. Ankaŭ en oficejaj konstrŭaĵo oni faras pli altajn etaĝojn por havi lokon por diversaj multegaj dratoj. Ankaŭ alta etaĝo signifas prestiĝon de posedanto de la konstrŭaĵo.
Por tralokiĝi inter etaĝoj konstruaĵoj havas ŝtuparojn, liftojn kaj eskalatorojn.
Kvanto da etaĝoj en diversaj partoj de la sama konstrŭaĵo povas esti diversa se
- La etaĝoj en diversaj partoj havas diversajn altojn (ekzemple ofte estas pli altajn halojn);
- La partoj de konstrŭaĵo mem havas diversajn altojn;
- La konstruaĵo lokiĝas sur deklivo de tero.
Ankaŭ kiel etaĝo iam nomiĝas horizontala tavolo de eroj de aparato.