Fabriko
El Vikipedio
Fabriko (el la latina: fabrica, laborejo) estas ejo por industria entrepreno, por produkti pogrande komercaĵojn. La produktado estas farita helpe de maŝinoj, laboristoj kaj estraro. La estro nomiĝas nuntempe entreprenisto.
[redaktu] Historio
Komence la ateliero aŭ laborejo estas la unua loko por industria agado. En urboj aŭ en la kamparo ĝi estas ejo de malgrandaj familiaj kaj individuaj entreprenoj. Oni prilaboras tie ĉefe manĝaĵoj, ŝtofoj kaj lignaĵoj. Kutime estas malmulte da laboristoj; la estro laboras kun unu aŭ du laboristoj kaj eble metilernanto.
La ateliero evoluas iom post iom al la manufakturo. Tie oni daŭre uzas neniu aŭ nur malmulte da maŝinoj, sed kuniĝas tie plej granda bombro de laboristoj. La manufakturoj aperas tre baldaŭ en la fakoj, kie tiu pligrandigo necesas: ŝipkonstruado, glasfabrikado, ŝnurfabrikado.
Ekde la industria revolucio, je la fino de la 18-a jarcento oni parolas pri fabrikoj. Kontraŭe al la manufakturo (mana fabrikado) oni tie uzas maŝinojn grandnombre.