Faetontedoj
El Vikipedio
Faetontedoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
blankvosta tropikbirdo | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
Faetontedoj estas familio de marbirdoj, nomataj Faetonoj aŭ Tropikbirdoj.
La tri tropikbirdoj estas interrilataj marbirdoj de tropikaj oceanoj. Ili estas sveltaj blankaj birdoj kiuj havas elstaregan longajn centrajn vostoplumojn. Iliaj longaj flugiloj havas nigrajn markojn kaj same la kapo.
Ili bredas en tropikaj insuloj kie la ino demetas ununuran ovon rekte surplanke aŭ sur klifa elstaraĵo. Ili manĝas fiŝojn aŭ kalamarojn, sed ne estas lertaj naĝantoj.
- La ruĝbeka tropikbirdo, Phaethon aethereus, vivas en la tropika Atlantiko, orienta Pacifiko kaj Indiko oceanoj. La indika subspecio P.a.indicus, estis antaŭe konsiderata diferenca specio, kiel eta ruĝbeka tropikbirdo.
- La ruĝvosta tropikbirdo, Phaethon rubricauda, vivas en la Indika Oceano kaj la okcidenta kaj centra tropika Pacifiko. La nomon igas ties ruĝaj longaj vostoplumoj.
- La blankvosta tropikbirdo, Phaethon lepturus, disvastiĝas en tropikaj akvoj, escepte en orienta Pacifiko (amerikaj marbordoj).
La taksonomio de Sibley-Ahlquist proponas tute malsimila scienca ordigo por tiu ĉi grupo bazita en DNA studoj.