Faye Dunaway
El Vikipedio
Faye DUNAWAY, origine: Dorothy Faye DUNAWAY (naskiĝis la 14-an de januaro, 1941) estas usona aktorino.
Naskiĝinte en Bascom, Florido, ŝi studis muzikon, dancon kaj kantadon en la universitato de Bostono.
Sian unuan filmrolon en la filmo The Happening ŝi ricevis en la jaro 1967. Samjare ŝi trafis grandan atenton Bonnie and Clyde, en kiu ŝi kune kun Warren Beatty prezentis la samnoman krimulan paron de la 1930-aj jaroj. Plia kulmino en ŝia kariero estis la Oskaro, kiun ŝi gajnis pro sia rolo en la filmo Network (1977).
[redaktu] Listo de filmoj
- The Happening (1967)
- Bonnie and Clyde (1967)
- The Thomas Crown Affair (1967)
- Little Big Man (1971)
- The Three Musketiers (1973)
- The Towering Inferno (1974)
- Chinatown (1974)
- The Three Days of the Condor (1974)
- Network (1976)
- Mommie Dearest (1981 – pri la vivo de la aktorino Joan Crawford)
- Barfly (1987)
- Arizona Dream (1993)
[redaktu] Premioj
- Bonnie and Clyde (nomumita por la Oskaro, 1968)
- Chinatown (nomumita por la Oskaro, 1975)
- Network (Oskaro, 1977)