Friedrich Nicolai
El Vikipedio
Christoph Friedrich NICOLAI [fridriĥ NIkolaj] (* la 18an de marto 1733, † la 8an de januaro 1811) estis germana verkisto kaj eldonisto.
Li naskiĝis en Berlino kiel filo de eldonisto kaj librovendisto. Post kelkaj jaroj en Frankfurto ĉe Odro li en la jaro 1752 eklaboris en la oficejo de sia patro, kies estro li ses jarojn poste fariĝis.
El amikaj rilatoj kun Gotthold Ephraim Lessing kaj Moses Mendelssohn postrestis leteroj kaj du literaturkritikaj revuoj.
Grandajn sukcesojn Nicolai gajnis eldonante revuojn kiel la Allgemeine Deutsche Bibliothek, kiu de 1765 ĝis 1792 recenzis beletrajn kaj sciencajn librojn kaj fariĝis la plej grava tiuspeca verko en la germana lingvo.
Per aliaj - ĉefe parodiaj kaj satiraj - verkoj li tamen altiris ĉefe mokon kaj koleron.
[redaktu] Listo de verkoj
- Briefe über den itzigen Zustand der schönen Wissenschaften in Deutschland (leteroj, 1755)
- Bibliothek der schönen Wissenschaften und der freyen Künste (revuo, 1757-1760)
- Briefe, die neueste Litteratur betreffend (revuo, 1759-1765)
- Allgemeine Deutsche Bibliothek (revuo, 1765-1792)
- Das Leben und die Meinungen des Herrn Magisters Sebaldus Nothanker (romano, 1773-1776)
- Die Freuden des jungen Werthers (parodio, 1775)
- Ein feyner kleyner Almanach... (satiro, 1777-1778)
- Geschichte eines dicken Mannes... (romano, 1794)
- Beschreibung einer Reise durch Deutschland und die Schweiz... (vojaĝpriskribo, 1783-1796)
- Lessings Briefwechsel mit Mendelssohn und Nicolai über das Trauerspiel (leteroj, eld. 1910)