Gamo
El Vikipedio
En muziko, gamo (aŭ iafoje skalo) estas supreniranta aŭ malsupreniranta sinsekvo de tonoj, kontraste al sinsekvo de intervaloj, kiu estas modalo. Ĉiu tono en gamo estas nomata gamgrado. Kvankam la gamoj el muzikaj tradicioj tra la mondo ofte tre diferencas inter si, la tonaltoj de la notoj en ĉiaj gamoj kutime rilatas al matematika regulo. Gamoj estas teoriaj konstruaĵoj uzataj por ellabori komponaĵon, sed tre ofte oni komponas muzikon tute ne pensante pri gamoj. Gamojn oni povas priskribi jen tonalaj, modalaj, diatonaj, derivitaj, aŭ sintezaj, kaj ankaŭ laŭ la nombro da tonoj inkluzivataj.
Enhavo |
[redaktu] Gamoj en okcidenta musiko
Gamoj en tradicia okcidenta musiko konsistas el sep tonoj, t.e. toniko (aŭ gamnoto) kaj ses aliaj gamgradoj kies tonaltoj sonas inter la toniko kaj ties unua okto. Tonoj en la kutimaj gamoj estas apartigitaj je intervaloj de plentonoj kaj duontonoj.
Estas multaj diversaj specoj de gamoj ofte uzataj en okcidenta muziko, i.a.:
- La maĵora gamo
- La minora gamo
- La kromata gamo
- La modalaj gamoj
- La plentona gamo
- La kvintona gamo
[redaktu] Gamgradoj
Gamgrado estas numera pozicio de tono interne de gamo ordita laŭ suprenirantaj tonaltoj. Oni nomas gamgradon per ĝia numera pozicio en la gamo kaj la pseŭdosufikso -to, ekz. unuto, duto, trito. Ĉar intervaloj estas inkluzivaj, kvinto priskribas tonon, kiu sonas kvar gradojn pli alte ol la toniko.
[redaktu] Fontoj
- Burns, Edward M. (1999). "Intervals, Scales, and Tuning" (Intervaloj, gamoj, kaj agordado), The Psychology of Music (La psikologio de muziko) second edition. DEUTSCH, Diana, red. San Diego: Academic Press. ISBN 0122135644.
- Zonis, E. (1973). Classical Persian music: An Introduction (Klasika persia muziko: enkonduko). Cambridge, MA: Harvard University Press.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.greenwych.ca/natbasis.htm
- http://musicianswiki.com/index.php/scales
- http://www.skytopia.com/project/scale.html
- http://www.guitar-school-online.com//scale3kcmmo1.html
- http://www.greenwych.ca/cycl-5-2.htm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |