George W. Bush
El Vikipedio
George Walker BUSH [Prononcu: ĝorĝ ŭakr buŝ], la kvardek-tria Prezidento de Usono, naskiĝis la 6-an de julio, 1946, en New Haven, Konetikuto. Li estas filo de George H. W. Bush. Lia frato Jeb Bush (John Ellis "Jeb" Bush) elektiĝis guberniestro de Florido. Lia edzino estas Laura Welch, kaj la paro havas du ĝemel-filinojn, Barbara kaj Jenna.
Dum lia regado (2001 – ) okazis:
- 2001 – Terorisma atako kontraŭ la Ĝemelturoj kaj Pentagono, la 11-an de septembro
- 2001 – Invado en Afganion kontraŭ Al Qaeda kaj la taliboj
- 2002 – Kontadaj skandaloj en Enron kaj aliaj gravaj firmaoj
- 2002 – Bush proponas "preventan" atakon kontraŭ la reĝimo de Saddam Hussein en Irako
- 2003 – Bush, volante militi kontraŭ Irako, decidas ignori la Konsilion pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj kaj efektivigas la militon kiel gvidanto de koalicio konsistanta el Usono, Britio, kaj Aŭstralio laŭ la doktrino de Bush.
- 2004 – Post sia reelektiĝo Bush igas sian sekurecan konsilanton Condoleezza Rice ministro pri eksteraj aferoj.
Li estis membro de la sekreta universitata grupo Kranio kaj tibio (Skull and Bones).
Li reelektiĝis en 2004 kontraŭ John Kerry, akirinte 59 459 765 voĉdonojn, ĉ. 3,7 milionojn pli ol Kerry.
Antaŭulo: William J. Clinton 1993-2001 |
43-a Prezidento de Usono 2001 (oficotenanto) |
Posteulo: Elektota 2009 |