Gers
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Gers < Francaj departementoj
Gers (32) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Sudo-Pireneoj |
Prefektejo : | Auch |
Subprefektejoj : | Condom Mirande |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
172 335 loĝantoj 28 loĝantoj/km² |
Areo | 6 257 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 31 |
Komunumoj | 463 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Philippe Martin |
Situo en Francio | |
Gers [ĵers] (aŭ okcitanlingve Gers [ĝers]), kies ĉefurbo estas Auch, estas unu el la ok departementoj de la regiono Sudo-Pireneoj. La departemento sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 254 km2 kaj havas 175 000 loĝantojn. La departemento tute enhavas 463 komunumojn.
Gers estas agrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.
Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anaso : confits, foie gras.