Guy Verhofstadt
El Vikipedio
Guy VERHOFSTADT (11-an de aprilo 1953 en Dendermonde) estas flandra politikisto de la partio VLD. Verhofstadt estis ĉefministro de du belgaj registaroj.
Li studis en la Genta Reĝa Ateneo Voskenslaan.
En 1976 li elektiĝis kiel membro de la komunuma konsilantaro kaj en 1979 li iĝis la nacia prezidanto de PVV Junularo. Jam en 1982 li estis la nacia prezidanto de PVV, kiam Willy De Clercq iĝis financministro.
En 1985 Verhofstadt unuafoje elektiĝis kiel parlamentano. La 28a de novembro de tiu jaro li aliĝis al la registaro de Wilfried Martens VI kiel ministro de budĝeto kaj scienca esplorado. Tiu ĉi registaro jam falis je la 19a de oktobro 1987. Verhofstadt do preskaŭ du jarojn estis ministro. En tiu mallonga periodo li tamen stampis la politikon. Li kondukis severan, novliberalan direkton kun strikta budĝeto.
[redaktu] Ekstera ligilo
- www.premier.fgov.be Retpaĝo de la belga premiero
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.