Hodoşa
El Vikipedio
Hodoşa (hungare:Székelyhódos) estas komunumo en Rumanio laŭ la Niraĵ-rivero oriente de Miercurea Nirajului. En 1910 ĝi havis 582 loĝantojn (hungaroj), en 1992 227 (97% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre apartenas al ĝi Ihod, Isla, Sâmbriaş. En 1914 Béla Bartók kolektis tie popolmuzikon.