Igor Stravinski
El Vikipedio
Igor STRAVINSKI (ruse Игорь Стравинский; ebla esperantigo Stravinskij) estis rusia komponisto, kiu iĝis franca civitano kaj poste usona civitano. Stravinski naskiĝis la 18-a de junio 1882 (la 5-a laŭ la malnova rusa kalendaro) en Oranienbaum. Lia patro estis baskantisto en la imperia teatro de Sankt-Peterburgo, kaj la familia etoso estis tre muzika. Igor lernis pianon kun sia patrino kaj naŭjaraĝe kun nova instruistino, lernanto de la fama Anton Rubinŝtejn. De tiu epoko li ankaŭ ofte iris aŭskulti sian kantantan patron, tial li bone konis la operojn.
Dum liaj juraj studoj li renkontis la filon de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kaj poste konatiĝis kun la komponisto mem. Komence ties konsiloj helpis Igor studi, kiel memlernanto, la komponadon. antaŭ li prenos privatajn lecionojn de Rimskij-Korsakov, kiu estos ankaŭ atestanto dum lia edziĝo en 1906 kun Katerina Nosenko.
En 1907 li komponis sian unuan simfonion, Fantazia Skerzo-n, kaj Fajraĵo-n. Tiu lasta verko estis rimarkita de Sergej Djagilev, kiu organizis koncertojn. Kiam li serĉis komponisto por baleto pri la legenda Fajra Birdo, li do proponis al Stravinski komponi sian unuan baleton. Tiu baleto havis grandegan sukceson, kiam oni surscenigis ĝin en Parizo en 1910 dum turneo de la rusaj baletoj. Stravinski iĝis tiam konata nomo kiel nova komponisto kun ambaŭ primitiva kaj sciencema stilo. Alvenos nova sukceso en la sekvanta sezono per Petruŝka.
Male, la kreado de La Sorĉa Amo en 1913 faris grandegan skandalon sed estas malfacile scii kial, ĉu la muziko, ĉu la koregrafio, ĉu la dancistoj? Fakte, komence de 1914 la sama nura muziko havis grandan sukceson dum koncerto, kaj Stravinski iĝis konita de la tuta Eŭropo, kiam li estis nur 31-jaraĝa.
Post La rakonto de la Soldato, li transloĝiĝis al Francio kaj tute ŝanĝis sian stilon, reirante al klasika influo: Pulĉinela, baleto, kaj Mavra, komika opero, estas verkoj de tiu epoko.
En 1926, jen nova turno, kun Oedipus Rex, laŭ la dramo de Sofoklo, kiu staras inter oratorio kaj opero kaj enhavas imponan ritman laboron. Poste la komponisto daŭras esplori variajn influojn.
En 1939 mortis lia edzino, kaj li estis en usono kiam la mondmilito komenciĝis. Tie li refuĝiĝos kaj daŭrigos komponi. Li ankaŭ vojaĝis en USSR en 1962, kie lin salutis Dmitrij Ŝostakoviĉ. Stravinski ĉesis komponi en 1968 kaj mortis en Novjorko la 6-an de aprilo 1971.