Indianoj
El Vikipedio
- (Ne konfuzu ĉi-tiun kun la Usona ŝtato, Indianao.)
Indianoj estas la indiĝenaj homoj de (ne-arkta) Ameriko antaŭ eŭropa koloniado. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ kontinuas kiel politikaj komunumoj.
La nomo originas de la erara opinio de la unuaj eŭropaj vizitantoj, ke ili trovis vojon al Hindio; tial ili hispanlingve nomis la loĝantojn indio. Ĝuste pro tio ke la nomo "indiano" baziĝas je misidentigo, multaj "indianoj" malŝatas ke oni nomu ilin tiel.
En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando. Dum en Latinameriko indianoj konsistigas ankoraŭ signifan parton de la loĝantaro, en Usono kaj Kanado ili iĝis eta minoritato. La enmigrintoj parte militis kontraŭ ili kaj rompante preskaŭ ĉiujn kontraktojn interkonsentitajn forpelis ilin al rezervejoj malpli kaj malpli grandaj. La registaroj de ĉiuj (tiamaj) usonaj ŝtatoj iutempe pagis premiojn por la skalpo de vira indiano. Ne ekzistas interkonsento pri la nombro de la loĝantaro antaŭ la konkerado, sed certe estis (eble ĉirkaŭ 100) milionoj. La oficiala Usona censo de 1890 nombris nur 235.116 indianojn.
Nur en 1924 Usono donis al indianoj la civitanecon. Kelkaj usonaj ŝtatoj nun donas al indianoj specialajn privilegiojn, ekzemple la permeson organizi hazardludan kazinon aŭ liberigon de iuj impostoj. Por eviti la impreson, ke ne necesas diferencigi inter la diversaj triboj, en Usono oni nun oficiale uzas la esprimon indigenaj/denaskaj amerikanoj (angle: Native Americans). En Kanado aliflanke, oni nomas ilin membroj de la Unuaj Nacioj.
[redaktu] famaj indianoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- mapo de la indianoj de Amazonio
- lingva situacio en la mondo (franclingva TTT-paĝaro, kie troveblas multaj detalaj informoj pri la indianaj popoloj en ĉiuj sudamerikaj landoj)