Internacia Organizo por Normigado
El Vikipedio
La Internacia Organizo por Normigado estas internacia ne-registara organizo fondita en februaro de 1943 , kiu produktas tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn. Ĝiaj normoj estas nomitaj 'ISO normo'.
ISO kunlaboras intime kun la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEK), kiu respondecas pri normoj de elektraj aparatoj.
Enhavo |
[redaktu] Anoj
Estas malsamaj grupoj de anoj en 'ISO'
- Reprezentantoj de naciaj normigadaj grupoj. Ili estas la solaj kiuj povas decidi kaj baloti.
- Repezentantoj de landoj kiuj ne havas propran normigadan organizon. Ĉi tiu povas havi informojn dum la dsivolvado de la normo, sed ne povas baloti.
- Reprezentantoj de landoj kun malgrandan ekonomion. Ĉi tiu nur havas la informon post la balotado, do ili ne povas decidi nek partopreni en la disvolvado.
[redaktu] Nomo
Estas ofta miskompreno ke ISO estas mallongigo de angla nomo kiel "International Standards Organization". ISO ne estas mallongigo; ĝi devenas de la greka vorto isos, kiu signifas "egala". Laŭ la vera angla nomo, la mallongigo estus IOS, kaj laŭ la franca ĝi estus OIN. Do la fondintoj de la organizo elektis ISO-n kiel la universalan mallongan formon de ĝia nomo.
[redaktu] Iu normaj serioj
Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de kvalito-rega sistemo estas ISO 9000, ISO 9001, kaj ISO 9002. La normoj pri medio estas en la serio ISO 14000.
- ISO 216 paperaj grandecoj
- ISO 639 lingvoj
- ISO 2108 ISBN
- ISO 3166 landaj kodoj
- ISO 4217 valutaj kodoj
- ISO 8601 reprezentado de datoj kaj tempoj
- ISO 8859 karaktraj enkodigoj, kiuj inkluzivas Askio-n
- ISO 9660 dosier-sistemo por kompakt-diskaj legiloj
- ISO 9899 C (programlingvo)
- ISO 10279 BASIC (programlingvo)
- ISO 10646 Unikodo
- ISO/IEC 1539-1 Fortran (programlingvo)
- La TTT-ejo de ISO en la angla kaj la franca http://www.iso.ch
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.