Jan Želivský
El Vikipedio
Jan ŽELIVSKÝ (mortis la 9-a de marto 1422) estis popola husana predikisto.
En 1415 li venis al Prago kaj en julio 1419 li gvidis ŝtatrenverson kaj diktaturon de malriĉularo. Kiam li estis invitita al la urbodomo, li estis tie arestita kaj ekzekutita.
La okazaĵojn priskribis filmoj de Otakar Vávra pri la husmovado, nome Jan Žižka (1955) kaj Kontraŭ ĉiuj (1957).