Jetio
El Vikipedio
Kriptozoologio > Jetio
Jetio estas legendo konata precipe en nordo de ampleksaj amerikaj arbaroj. La estaĵo estas plej verŝajne tre inteligenta, kun grandega milde ĝibigita staturo kaj sufiĉe vila sur la tuta korpo. Ĝi estas rimarkata tre malofte.
La plej konata el ĉiuj montar-neĝviroj estas ĝuste la jetio. En la kvindekaj kaj la sesdekaj jaroj ĝi estis konsiderata kiel legendo, sed nun, kiam senĉese plinombriĝas pruvoj pri ĝia ekzistado kaj multe da kredindaj vid-atestintoj konfirmis, ke ili ekvidis ĝin, oni ne devas malfermi sin antaŭ tiu ĉi aperaĵo. Jetio troviĝas en nepala teritorio de Himalajo. La plej disvastiĝinta pruvo pri ĝia ekzistado estas spuroj. Malgraŭ tio ke okcidentaj vojaĝistoj menciis pri ili jam ekde la jaro 1887, la plej grandan atentemon komenciĝis koncentri nur al ĝiaj fotografioj. En la jaro 1937 F. S. Smyth faris entute la unuajn fotografiojn de ĝiaj spuroj kaj fotoj de Eric Shipton inicis por serioza esplorado.
En la jaro 1972 montogrimpistoj el usona ekspedicio trovis sufiĉe videblajn piedsignojn, ke eblis el ili fari gipsajn muldaĵojn. Lester Davies, kiu en la jaro 1955 filmis similajn piedsignojn, aldonis al la filmo sian komentarion: „Ili estis proksimume 12 – 15 cm profundaj. Mi mem kun filma kamerao kaj dorsosako surdorse pezis proksimume 80 kg kaj miaj spuroj profundiĝis en neĝon proksimume 2,5 – 3,5 cm. Mi ekpensis, ke tio devas esti bele grandega kreitulo!“ Laŭ opinio de skeptikuloj temas pri difektitaj spuroj de aliaj, al ni konataj animaloj. Kiel deveninto estas konsiderata montara irbiso, hulmano aŭ unu specio de tibeta urso, kiu mem estas preskaŭ legendo. Zoologo W. Tschernezky el londona Queen Mary College faris tre detalan analizon de la fotografiitaj spuroj kaj li konfirmis, ke tiuj ĉi spuroj absolute ne similas al spuroj eĉ ne de unu el la menciitaj bestoj. Eĉ ĉi tie aperas al ni vid-atestintoj. Eĉ kiam temas pri civitanoj tre kredindaj, kiuj havas nenian motivon mensogi, mankas pruvaj materialoj en aspekto de fotografioj aŭ filmoj. Sed malgraŭ tio laŭ ŝerpoj eblas distingi tri speciojn de jetioj:
- la unua nomiĝas DZU TEH kaj ĝi estas grandega, surkreskita per densa hararo kaj ĝi manĝegas brutaron. Laŭ lokaj fontoj povas temi pri aparta specio de tibeta urso.
- la dua specio estas nomata de ŝerpoj THELMA, kio en traduko signifas „malgranda viro“. Tiu kriante kuras ĉi tien kaj reen kolektante branĉojn. Onidire tute certe temas pri gibono, eĉ kiam tiuj ĉi estaĵoj norde de Brahmaputro ne troviĝas.
- la tria specio – vera neĝviro – estas nomata MIH TEH. Tio estas sovaĝa al simio simila kreitulo surkreskita de nigra aŭ ruĝa hararo, ogro kun klasika stariĝo de dikfingro sur la plando kontraŭ la ceteraj fingroj, moviĝanta en altecoj ĉirkaŭ 6100 m kaj eble pli alte.
La faktojn pri la ekzistado de tiu ĉi specio jam hodiaŭ ne estas nerimarkeblaj, kiel oni faris tion ankoraŭ antaŭ 30 jaroj. Precipe se neniu venis kun konvinka teorio, kiel klarigi la fotografiojn de Shipton aŭ Hunt.
Aliaj kritikas la jeti-ekziston same kiel la ekziston de monstro de Loch Ness. Tiuj bestegoj devas vivi tiome, ke la bestaro povu sen genetikaj difektoj multobliĝi. Tioma aro da bestoj (20-50) jam havus signifoplenajn restaĵojn: kadavroj, fekaĵoj, restaĵoj de manĝitaj bestoj kaj aliaj. En la tempo de la fotilaj poŝtelefonoj ĝi ne povus sin eĉ kaŝi tro longtempe.