Kantono Vaŭdo
El Vikipedio
La Kantono Vaŭdo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la okcidento de la lando, en Romandujo, grandparte norde de la lago Lemano. Ĝia administra centro estas la urbo Laŭzano (Lausanne). Fine de 2004, en la kantono vivis 288.800 enloĝantoj.
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas
france Vaud [vo], germane Waadt [vāt] kaj romanĉe Vad [vad]. En la itala oni uzas la francan nomon Vaud.
Oficiala kantona lingvo estas la franca.
En 1928 kantono Vaŭdo estis la unua politika instanco en Eŭropo, kiu starigis leĝon por truda steriligo de "nenormaluloj" (unua tutmonde estis lausona subŝtato Indiano en 1907). Post Vaŭdo en Eŭropo sekvis Danio kaj la faŝismiĝinta Germanio).
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.