Kolorado (rivero)
El Vikipedio
(Ekzistas iom malpli longa, tamen signifa rivero nomata Kolorado en Teksaso.)
Rivero Kolorado (angle: Colorado, pr.: koloREJdo) fluas tra sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko.
Ĝia nomo signifas en la hispana lingvo "ruĝa" aŭ "kolorigita". Ĝia longo estas proksimume 2.330 km. Ĝi fontas en Koloradio, fluas tra Utaho kaj Arizono kaj poste formas la limon inter Arizono kaj Nevado/Kalifornio. En Meksiko ĝi formas la limon inter Baja California kaj Sonora.
Ĝi nature fluis en la en la Kalifornian Golfon, sed la homo konsumas tiom da akvo el ĝi, ke ĝia malsupra fluejo sekiĝis. Gravaj barmuroj servantaj por defluigi akvon estas Hoover Dam, Parker Dam kaj Davis Dam. Akvo de Kolorado provizas interalie la urbojn Los-Anĝeleso, San-Diego, Phoenix kaj Tucson.
En Arizono Kolorado formis grandiozan valon nomatan Grand Canyon [grend KENjn].