Kolotlan'
El Vikipedio
Kolotlan' (hispane Colotlán) estas urbo de 15 mil homoj en la ŝtato Halisko en Meksiko. Ĝi estas la urbo de la vikipediisto Fabio Alonso Ruiz Ortega.
La nomo devenas de la naŭatla lingvo kaj ĝia signifo havas du sencojn: "loko de skorpioj" kaj "loko de la malnova dio". Ĝi troviĝas en la nordo de la ŝtato Halisko en Meksiko, je 22° 07' norde kaj 103° 16' okcidente, je 200 km de la ĉefurbo Gvadalaharo kaj 130 km de la urbo Zakatekas'.
Kolotlan' estis fondita la 21-an de aŭgusto 1591 kun la nomo "Villa Nueva Tlaxcala de Quiahuixtla". Ĝi estis fondita de la Kapitano Miguel Caldera, Ĉefa Estro de Villa Jerez y Valle de Tlaltenango. La hispanoj alportis 110 tlakskaltekajn familiojn por koloniigi ĉi tiun lokon.
La ĉefa etno de la urbo nun estas ...