Kopirajto
El Vikipedio
Kopirajto estas la posedrajto de verkisto pri verko. Mallongiga signo: ©
La juro pri kopirajto varias inter la ŝtatoj, sed ekzistas internacia juro pri ĝi surbaze de la Konvencio de Berno, kiu interalie difinas, ke normale la kopirajto finiĝas 50 ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro (ne post la verkado). Antaŭ tiu tempo ne necesas, ke la aŭtoro aŭ liaj heredantoj faru ion por konservi la rajton (male al patento aŭ marko). Aliflanke tiu periodo normale ne estas plilongigebla.
La Monda Organizaĵo pri Intelekta Propraĵo en 1996 adoptis internacian traktaton pri kopirajtaj temoj.
Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la kopirajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Richard Stallmann
- Plagiato
- Civila juro
- Intelekta propraĵo
- Kopilasilo
- Libera programaro
- Movado kontraŭ kopirajto
- GNU
- Publika havaĵo
- Krea komunaĵo
[redaktu] Eksteraj ligoj
Tiu ligo estas por meti en la artikolon kopilasilo kiam ĝi ekzistos, kaj entenos pli ol du frazojn por sekurigi ties pluekziston! Ĝis nun estas pli sekura meti la tutan materialon en alian artikolon!