Web Analytics

See also ebooksgratis.com: no banners, no cookies, totally FREE.

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Koreio - Vikipedio

Koreio

El Vikipedio

Koreio estas duoninsulo en orienta Azio kie loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj. La nacio situas inter Ĉinio kaj Japanio. Unufoje, ĝi estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj.

Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj oraĵistoj dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj Arabio. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde 1232, kio antaŭas je kelkaj jarcentoj Gutenbergon de Eŭropo.

Politike, Koreio nun estas dividita inter la komunisma Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) kaj la kapitalisma, demokratia Respubliko de Koreio (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en 1945 kiu finis la Duan Mondmiliton sed daŭra divido venis post la Korea Milito en 1953.

Hodiaŭ, la duoninsulo konsistas el du nacioj. Nord-Koreio kiu provis izolismon por protekti sin ne eblas tute malfermi siajn landlimojn post 50 jaroj de komunismo. Aliflanke, Sud-Koreio kiu provis ĉefe eksportan ekonomion ĝuas la 12an plej grandan ekonomion en la tuta mondo.

La nacio estas fama pro sia tradicia kuirarto nomita kimĉio kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per fermentado, kaj ankaŭ pro sia nacia luktosporto tekvondo.

Enhavo

[redaktu] Nomoj

Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (ĉosen, 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de Goryeo (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun la nacioj ambaŭ ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiun el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta paragrafo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcita kiel gaŭli anstataŭ Goryeo, tial Marko Polo nomis ĝin "Cauli" (kaŭli) en lia skribo.

Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la Dangun mito, "Malnova Joseon" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de Baekje kaj Goguryeo ekkontroliĝis Silla, kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ Unuiĝinta Silla de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a centjaro. En 936, la nova reĝlando de Goryeo venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la itala literumo de la nomo kiu Marko Polo donis al la lando en sia verko Vojaĝoj), de kiu venis la esperanta vorto "Koreio". En 1392, la Joseon Dinastio ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" (Daejoseonguk plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En 1897, la Korea Imperio (Daehan Jeguk) fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En 1910, Japanio invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" japanlingve). En 1919, memagnoskanta Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio fondiĝis en Ŝanghajo, kiu uzis la nomon "Respubliko de Koreio" (Daehan Minguk), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia divido en 1945, la suda usone okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ Hanguk kiel mallgongigo korealingve) en 1948, pro la influo de la ne-komunista ŝanghaja grupo. Tamen, la norda sovete okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ Joseon kiel mallongigo korealingve) sub la rego de Kim Il-sung, kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.

[redaktu] Historio

Ekzistas arĥeologia atestaĵoj kiu montras ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Gija Joseon estis fondita en 1122 a.K..

Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio ĉar multaj historiaj libroj estis bruliĝitaj dum iliaj okupoj de Koreio kiu okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klara - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Granda Muro de Ĉinio - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, al la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.

Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Reĝlandoj de Silla (aŭ Shilla), Kogurjo, kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiu el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Tang Dinastio por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.

La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭigis Silla-n kiel la plej granda povo en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civilanmilita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la ĉefa religio trans la duoninsulo. En 1231 la Mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub la kontrolo de la Mongoloj.

En 1392 korea generalo, Yi Seonggye enalianciĝis kun la Ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon Dinastio. La Joseon Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.

Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermado de la nacio al fremda komerco fermante la landlimoj al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la Koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigi Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-Japana Milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed iliaj malsukceso igis la mortigo de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigo de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭigita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencanta la Japana Kolonia Tempo en Koreio.

La oficiala vidpunkto de japana kolonia rego (1910-1945) estas vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigis kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la Japanoj vidas tiun tempon kiel pravega ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, dank' al la Japanoj, kvankam subteni la moderna japana industriigo kaj poste la industrimilita organizaĵo. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj.

La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, igis la divido de Koreio inter du okupzonoj kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administradosistemon.

Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma milito kaj enlanda opono al la administradan planon igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimojn kun diametre oponantaj politikajn, ekonomiajn, kaj sociajn sistemojn. Dum junio en 1950 la Korea Milito komenciĝis, foriganta ian esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.

[redaktu] Kulturo

[redaktu] Religioj

  • Budhismo alvenis la landon en 372 p.K. ; 45% el la loĝantaro estas budhistoj.
  • Kristanismo:
    • Protestantismo alvenis en 1884, depende de la estismoj inter 20% kaj 35% estas protestantismaj kristanoj
    • Katolikismo alvenis en 1784, 7,5% estas katolikaj kristanoj, sed ties gravo en la socia kaj politika vivo estas pli granda, ĉar korea katolikoj estas ofte fervore engaĝitaj en sociaj luktoj.
  • cetere la praa ŝamanismo plu influas forte la mensoj kaj kutimoj, kaj la moralaj kaj sociaj konceptadoj de Konfuceismo sorbiĝas plimalpli forte multaj.
  • fine nun disvastiĝas novaj religioj, kiel la sekto de Moon, kaj aliaj.

[redaktu] Ekonomio

[redaktu] Vidu Ankaŭ


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Koreio sub la gloso Korea



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu