Krasnodar
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Urboj > Krasnodar
Krasnodar (ruse Краснодар) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Krasnodara regiono.
- loko: 45° 05' N, 39° 03' E Mapo.
- horzono: GMT+3h (la loka tempo estas la sama kiel moskva tempo) (en jaro 2005).
- loĝantaro:
- 313 mil (en 1959);
- 635.5 mil (en la aglomeraĵo en 2001).
La urbo estas fondita jare 1793 de nigramaraj kozakoj. Fortikaĵo Jekaterinodar (Екатеринодар) estis fondita en la jaro 1794 kaj estis centro de nigramara kozaka armeo. De jaro 1860 Jekaterinodar estiĝis centro de Kubanja provinco. Statuso de urbo estis akirita jare 1867. Konstruado de fervojo, liginta Tiĥoreck-n, Jekaterinodar-n kaj Novorossijsk-n, akcelis disvolviĝon de urbo kiel granda transporta, komerca kaj industria centro. En la jaroj 1910-1911 metalurgia uzino Kubanolj (nune stablokonstruada uzino nome de SEDIN) estis fondita. Poste naftreciklada kaj gisfera fabrikoj estas fonditaj.
En la jaro 1920 Jekaterinodar estas renomita al Krasnodar. De jaro 1937 Krasnodar estas centro de Krasnodara regiono. Ekonomiko de la urbo nun bazitas sur grandindustrio, ĥemia kaj naftreciklada industrio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 03401.
La interurba telefona kodo estas 8612, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Kubanj (Кубань).
En la urbo estas fervoja stacio.