Ksenofobio
El Vikipedio
Ksenofobio estas malamo aŭ timo al fremduloj aŭ nekonataj aferoj, kaj devenas de la greka ξενοφοβια, kiu laŭvorte signifas "timo de la stranga". Almenaŭ en la angla, la vorto xenophobia fojfoje ankaŭ sugestas rasismon ĝenerale, kaj similajn malamojn, ekzemple kontraŭ samseksemo aŭ aliaj religioj, kaj oni uzas ĝin kiel politikan insulton kontraŭ rasistoj, izolistoj, kaj naciistoj. Tio ŝajne okazas en Esperanto ankaŭ.