Lakehurst (Nov-Ĵerzejo)
El Vikipedio
Lakehurst estas loĝdistrikto (novĵerzej-angle: borough) situanta en Kantono Oceana, Nov-Ĵerzejo. Laŭ la usona censo en 2000, la distrikto havis entute 2 522 loĝantojn.
[redaktu] Geografio
Lakehurst situas ĉe latitudo 40°0'47" N kaj longitudo 74°19'13" W.
Laŭ la censa instanco, la distrikto ampleksas areon de 2,6 km2, el kio 0,2 km2 (8,91%) estas akva surfaco. La loka lago, Lake Horicon, estas artefarita lago.
[redaktu] Historio
Lakehurst unue famiĝis ĉirkaŭ la komenciĝo de la 20a jarcento, kiam la hotelo Pine Street Inn, malfermita en 1898, faris ĝin populara ripozejo. En 1911, la fabriko (ŝnurprodukta) forbrulis en incendio.
Lakehurst estis la situo de la mondfama katastrofo, kiam je la 6-a de majo, 1937 la germana zepelino Hindenburg ekbrulegis provante alteriĝi ĉe la regiona mararmea aviada stacio. Entute 97 homoj estis en la zepelino, el kiuj 36 pereis en la katastrofo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.lakehurstnj.org
- http://www.nlhs.com
- http://www.nlhs.com/ourltahist.htm
- http://www.lakehurstschool.org