Le Monde diplomatique en Esperanto
El Vikipedio
Le Monde diplomatique en Esperanto (ankaŭ nomata DIPLO) estas la oficiala Esperantlingva eldono de la franca monatgazeto de politikaj analizoj Le Monde diplomatique.
Laŭ kontrakto inter la direktoro de la Pariza Le Monde diplomatique kun la ĉefredaktisto de Le Monde diplomatique en Esperanto, en septembro 2002, la Esperanta eldono devigas sin ĉiumonate aperigi en disponigita retpaĝo minimume la Esperantigitan ĉefartikolon; pri la ceteraj artikoloj, la Esperanta redaktejo estas libera je elekto kaj je kvanto.
La politik-ekonomiaj analizoj de la DIPLO estas unu el la diskutbazoj por la membroj de la Monda Asembleo Socia (MAS).