Libro
El Vikipedio
Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel e-libro.
En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj.
Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni ankaŭ nomas bibliofilo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La buŝa rakonto (perbuŝo, tradicio, onidiro) estas la plej malnova peranto de mesaĝoj kaj rakontoj. Kiam skribsistemoj estiĝis en pracivilizacioj, oni uzis argilajn tabulojn aŭ pergamenajn volvolibrojn kiel, ekzemple, en la biblioteko de Aleksandrio.
Volvolibroj poste laŭgrade eluziĝis favore al la kodekso, libro bindita kun paĝoj kaj spino, la formo de la plejparto de hodiaŭaj libroj. La kodekso estis inventita en unu el la unuaj jarcentoj (aŭ pli frue? Kelkaj diris, ke Julio Cezaro inventis la unan kodekson dum la Gallaj Militoj).
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Biblioteko
- ekslibriso
- Eldonejo
- ISBN
- libroj pri morto - sinmortigo en beletraj verkoj
- Literaturo
- Presarto
- Taglibro
- Vikilibroj
- Vortaro
[redaktu] Eksteraj ligoj
jarlibro rete
[redaktu] plej damaĝaj libroj
Laŭ peto de la magazino Human Events, 15 konzervativaj sciencistoj, konataj personoj kunlistigis liston pri la plej damaĝaj libroj de la lasta du jarcentoj.
La plej damaĝaj libroj:
- Komunista Manifesto de Karl Marx kaj Friedrich Engels (publikita en 1848)
- Mein Kampf (mia batalo) de Adolf Hitler
- Eta ruĝa libreto de Mao Ce-tung (Mao Zedong)
- La seksualaj kondutoj de la viroj de Alfred Kinsey (1948)
- Demokracio kaj edukado de John Dewey
- La kapitalo de Marx
- La mistika virineco de Betty FRIEDAN
- Vojo de la pozitiva filozofio de Auguste Comte (1830-1842)
- Trans Bono kaj Malbono de Friedrich Wilhelm Nietzsche
- Ĝenerala teorio de laborigo, interezo kaj mono de John Maynard Keynes
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://headlesschicken.ca/eng204
- http://www.thebookstandard.com/bookstandard/search/books_authors/index.jsp
- http://www.iwanami.co.jp/summer2004
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |