Linnaeus
El Vikipedio
Carl von LINNÉ (esperante Karolo Lineo) (naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj).
Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute korekte. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné.
Linné donis al ĉiu specio koncizan nomon en la latina de du partoj: ekzemple, Homo sapiens ("homo scianta") por homo kaj Homo troglodytes ("homo de la kaverno") por la ĉimpanzo. En la tago de Linné, sciencistoj donis al specioj longajn priskribajn nomojn, kiuj eĉ ne estis normigitaj.
homo = Homo sapiens
La unua parto de la nomo estas la nomo de la genro, la dua de la specio. Do Linnaeus rigardis la homon kaj la ĉimpanzon kiel du specioj de la sama genro, Homo. (Hodiaŭ, la scienca nomo de la ĉimpanzo estas Pan troglodytes, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj).
La ideo de genro kaj specio venis el Aristotelo. Sed el la genroj, Linnaeus kreis ordojn, el ordoj, klasojn kaj el klasoj, regnojn. Ekzemple, Linné klasigis homon tiel:
- Regno: Animalia
- Klaso: Vertebrata
- Ordo: Primates
- Genro: Homo
- Specio: Homo sapiens
La tri regnoj de Linné estis animaloj, plantoj kaj mineraloj.
Linné estis pia luterano kaj rigardis biologion kiel la studon de la ordo kreita de la Eternulo. Li kredis, ke la specioj estas realaj (kaj ne arbitraj) kaj neŝanĝeblaj (kontraste al Darvino, kiu rigardis la speciojn kiel ŝanĝeblajn).
Linné faris plurajn vojaĝojn al periferiaj partoj de Svedio; liaj disĉiploj studvojaĝis en la tuta mondo.
[redaktu] Verkoj:
- Systema naturae, 1735/1766 (Sistemo de naturo)
- Genera plantarum, 1737 (Genroj de plantoj)
- Materia medica, 1749
- Philosophia botanica, 1751 (Filozofio botanika)
- Species plantarum, 1753 (Specioj de plantoj)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.linnaeus.uu.se/LTeng.html
- http://www.ucmp.berkeley.edu/history/linnaeus.html
- http://www.systbot.uu.se/history/linnaeus.html
- http://www2.nrm.se/fbo/hist/linnaeus/linnaeus.html.en
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |