Lucien Bannier
El Vikipedio
Lucien BANNIER (naskiĝis la 12-an de januaro 1893 en Damvillers - mortis la 20-an de novembro 1986 en Francio) estis unu el la gvidantoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) dum pluraj jardekoj.
[redaktu] Vivo
Profesie li estis bankoficisto. Esperanton li lernis tute sola en 1906. Soldatiĝis kaj revenis kripla en 1915. En 1918 gvidis kurson en Parizo, kaj konatiĝinte kun Lanti kaj Glodo, kun ili kaj aliaj restarigis la asocion Liberiga Stelo kaj poste kunfondis SATon. Estis ties ĝenerala sekretario dum multaj jaroj kaj faris en tiu funkcio multe da laboro. Li iniciatis la eldonon de Vortoj de Lanti kaj verkis por ĝi antaŭparolon. Kun Norbert Barthelmess li direktis la aferojn de la Asocio tra malfacilaj periodoj ĝis emeritiĝo kiel prezidanto en 1969. Pro liaj fidindeco kaj lojaleco al la idealoj de Lanti, oni epitetis lin "La konscienco de SAT".
[redaktu] Verkoj
- Adam, Eugène: Vortoj de E. Lanti (kun antaŭparolo de L. Bannier. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako, 1931. - 191 p.)
- Dictionnaire pratique d' Esperanto (Présentation L. Bannier. - Paris: SAT-Amikaro, 1959. - XII, 517 p.)
- Dictionnaire pratique d' Esperanto : français-Espéranto, Espéranto-français ([Présentation L. Bannier. - Paris: SAT-Amikaro, 1974. - XII, 516 p.)
[redaktu] Rete legeblaj tekstoj
- Neleginda! el Sennacieca Revuo, 1924
- Antaŭparolo al Vortoj de Lanti, 1940