Luganska provinco
El Vikipedio
La Luganska provinco (ukraine Луганська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas oblastoj. Ĝia teritorio situas en la pleja oriento de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.
La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Lugansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Artemivsk (Артемівськ), Brjanka (Брянка), Krasnodon (Краснодон), Krasni-Luĉ (Красний Луч), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodoneck (Сєверодонецьк), Staĥanov (Стаханов) kaj Sverdlovsk (Свердловськ).
En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).
[redaktu] Vidu ankaŭ:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.