Maĉu Pikĉu
El Vikipedio
Maĉu Pikĉu estas la plej grava arkeologia loko, kiu en Peruo restis post la inkaa imperio.
Enhavo |
[redaktu] Geografia situo
La sankta urbo Maĉu Pikĉu (malnova monto en keĉua lingvo kaj alnomita "La perdita urbo de la inkaoj" de (Hiram Bingham) estas antaŭkolumba arkeologia ejo situanta je 130 kilometroj nordokcidente de Kusko en Peruo. Konstruita sur la samnoma montsupro, tiu urbo kuŝas je pli ol 2700 metroj de alteco. La situo de tiu urbo estis konsiderata kiel militista sekreto, sed estas precipe la profundaj ravinoj kaj la krutaj klifoj, kiuj estis ĝia plej bona defendo. Ŝajnas aliloke, ke spiritaj konsideroj kompletigis la strategian intereson de tiu elektloko.
[redaktu] Historio.
Hodiaŭ, oni supozas, ke la urbo estis konstruita dum la imperiestra Pachakutiq-regno, kiu komenciĝis en 1440. La urbo estis loĝata ĝis la Hispana invado en 1532. Laŭ la arkeologiaj serĉadoj efektivigitaj sur la ejo,Maĉu Pikĉu ne estis tradicia urbo, sed prefere fortreso utiligata kiel dua palaco de la Imperiestro kaj lia kortego. Oni taksas, ke la loko nombris ne pli ol 750 loĝantojn sume. Iuj aktualaj teorioj asertas ke tiu loko estis Inkaa "llaqta", tio estas fortreso dediĉita al la ekonomia regado de la okupitaj zonoj. Per siaj arkitekturaj riĉaĵoj Maĉu Pikĉu estas unu el la plej gravaj arkeologikaj lokoj. Laŭ arkeologoj, Maĉu Pikĉu estas dividita en tri grandajn sektorojn: la sankta kvartalo, la popola kvartalo kaj la nobela kvartalo, ankaŭ ekleziula. La sankta zono estas dediĉita al INTI, la Suno-Dio, precipa diaĵo de la Inkaa panteono. Estas tie, kie troviĝas la arkeologikaj trezoroj la plej gravaj: la suna horloĝo (Intihuatana) kaj la Suntemplo.
La ruinojn malkovris la universitata esploristo Hiram Bingham en 1911 kaj poste kun apogo de National Geographic Society reveturis kun du ekpedicioj en 1912 kaj 1915. Li ĉiufoje hejmenveturis kun kestoj plenaj je arĥeologiaĵoj. Tion permesis la tiama prezidento de Peruo, Augusto B. Leguia. Peruoprovas reakiri tiujn elfosaĵojn jam ekde 1917. La Yale-universitato redonis kelkajn negravajn trovitaĵojn.
La peruan registaron ekscitis, kiam la Peabody-muzeo en 2003 faris migrantan ekpozicion kun la elfosaĵoj en Usono, kiun vizitis pli ol 1 milionoj da homoj.
[redaktu] Arkitekturo.
Ĉiuj konstruaĵoj el Maĉu Pikĉu estas en klasika Inkaa stilo. La muroj estas komponitaj el stonoj perfekte akomoditaj. La Inkaoj ne utiligis cementon. La granito de la konstruaĵoj devenis el la malproksimaj ŝtonminoj. Tekniko estis tre evoluinta por suprenirigi ĝis la kulmino de la monto ŝtonblokojn, kiuj povis pezi plurajn tunojn.
[redaktu] Protektada situo.
Ekde 1981, Maĉu Pikĉu estis klasita kiel naturrezervejo por protekti flaŭron kaj faŭnon. En 1983,Unesko deklaris la ejon kiel parton el la mondheredaĵo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.destination360.com/peru/machu-picchu.php
- http://www.machupicchu.biz
- http://www.isidore-of-seville.com/machu
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/americas/3335315.stm
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/americas/428396.stm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |