Marie Schröder
El Vikipedio
Marie SCHRÖDER (pseŭdonimo: Pen; naskiĝis la 18-an de marto 1882; mortis la 27-an de aŭgusto 1909) estis dana esperantistino, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto.
Ŝi laboris en diversaj idealaj kampoj (vegetara, virina, pacifista, junulara). Ŝi estis esperantisto de 1907. Ŝi iniciatis kaj kunfondis Konversacian Esperanto-Klubon en Kopenhago kaj CDEL. Ŝi kunredaktis Dana-n Esperantisto-n. Ŝi havis neordinaran organizan talenton kaj neelĉerpeblan energion. Ŝi mortis akcidente falante de la monto Pilatus dumvoje al la Barcelona UK.
Esperanto Desperado kantas omaĝe al ŝi en la KD Hotel Desperado (2004) kaj aludas al la versoj kiuj troviĝas en ŝia tomboŝtono en Kopenhago (v. bildon).
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |