Mcĥeta
El Vikipedio
Mcĥeta, situanta 20 km nordokcidente de Tbilisi, estas deklarita de UNESKO urbo-muzeo, loko de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝi estis ĉefurbo de antikva Iberio (orientkartvela ŝtato) ĝis 5-a jc p.K, kiam la ĉefurbo estis translokita en Tbilisi. Mcĥeta fariĝis kaj restas ĝis nun la religia centro de la lando.
Ĉefa vidindaĵo de la urbo, Katedralo Sveticĥoveli (signifas "vivanta kolono") de 15 jc. estis la plej sankta loko en antikva Kartvelio. Ĝi situas ĉe la influejo de du riveroj Mtkvari (Kura) kaj Aragvi. Laŭ la legendo, preĝejo estis kontruita en la loko, kie Krista ĉemizo, alportita de Jerusalemo de lokaj hebreoj, estis entombigita en 328 jaro. En nuntempa preĝejo estas kelkaj reĝaj tomboj, bonegaj ikonoj kaj elĉizitaj dekoracioj, inkluzive bovan kapon kaj duonpaganisman fertilajn simbolojn. Aliaj interesaĵoj estas Monaĥejo Samtavro (funkcias de 11-a jarcento, loko de entombigo de unua kristana reĝo Mirian kaj lia edzino Nana) kaj Templo Ĝvari (signifas "kruco"), situanta sur alta monto kaj konstruita en 6-a jc.
La urbo nun estas administracia centro de la regiono Mcĥeta-Mtianeti.