Mladá Boleslav
El Vikipedio
Mladá Boleslav estas urbo kun 50.000 loĝantoj, ĝi estas signifa ekonomia, kultura kaj administra centro.
La urbo situas ĉe rivero Jizera. Ĝia nomo signifas "Juna Boleslao". Boleslao estas nomo de bohemiaj reĝoj; la plej juna filino de reĝo Boleslav la 1-a nomiĝis "Mlada". 30 km sude situas la urbo Stará Boleslav, kies nomo signifas "Maljuna Boleslao". En la germana lingvo la urbo nomiĝas "Jungbunzlau". Tra la urbo pasas la eŭropa ŝoseo 65 de Prago al Szczecin.
Eble jam en la 10-a jarcento reĝo Boleslav la 1-a aŭ Boleslav la 2-a igis konstrui burgon, el kies subburgejo evoluis urbo, vastigita en la jaro 1528 je Nova Urbo kaj avancigita en la jaro 1600 de Rudolfo la 2-a je reĝa urbo. Precipe en la 16-a jarcento okazis evoluo de metioj (tranĉilproduktado, drapproduktado, ledindustrio, sonorilindustrio). Urbo Boleslav estis unu el centroj de frateco unueca. Malfloron alportis la tridekjara milito, en la jaro 1631 okupis la urbon svedoj, fine de la 17-a jarcento trafis ĝin neniigaj incendioj. En la 19-a jarcento ĉi tie estiĝis vico da industriaj entreprenoj, precipe fabriko Laurin a Klement (1895), kiu estas la hodiaŭa fabriko por aŭtomobiloj Škoda-Volkswagen. Interesuloj povas rigardi ekspozicion pri la historio de fabrikado de aŭtomobiloj en Škoda-Aŭto-Muzeo, kiu estas malfermita tutjare.
Hodiaŭa burgo, karakteriza urba dominaĵo, estis konstruita sur loko de princa sidejo en la 14-a jarcento, en la 16-a jarcento ĝi estis alikonstruita renesance, en la 17-a jarcento ĝi estis parte detruita, en la 18-a jarcento ŝanĝita en kazernon. Ekde la jaro 1972 ĝi servas al kulturceloj, dum lastaj jaroj ĝi estas renovigata. Ĉi tie havas sidejon distrikta muzeo kun historiaj kaj etnografiaj kolektoj. Ĉi tie estas ankaŭ arkeologia kolektaĵo de societo Keltoi, keltan ekspozicion eblas ekvidi eĉ en parko Štěpánka, kie estas konstruitaj replikoj de diversaj konstruaĵoj. El devenaj remparoj konserviĝis restaĵoj de Praga Pordego – pilieroj kun plastikaĵoj de leonoj..
En Mladá Boleslav naskiĝis verkisto Alois Vojtěch Šmilovský (1837 – 1883), ĵurnalisto A. Macek (1872 – 1923) kaj poeto František Gellner (1881 – 1914).
[redaktu] Vidu ankaŭ
Mezbohemia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Mladá Boleslav | |
▼ | |
Bakov nad Jizerou ~ Bělá pod Bezdězem ~ Benátky nad Jizerou ~ Bezno ~ Bílá Hlína ~ Bítouchov ~ Boreč ~ Boseň ~ Bradlec ~ Branžež ~ Brodce ~ Březina/Březina (Mladá Boleslav) ~ Březno ~ Březovice ~ Bukovno ~ Ctiměřice ~ Čachovice ~ Čistá ~ Dalovice ~ Dlouhá Lhota/Dlouhá Lhota (Mladá Boleslav) ~ Dobrovice ~ Dobšín ~ Dolní Bousov ~ Dolní Krupá ~ Dolní Slivno ~ Dolní Stakory ~ Domousice ~ Doubravička ~ Hlavenec ~ Horky nad Jizerou ~ Horní Bukovina ~ Horní Slivno ~ Hrdlořezy ~ Hrušov ~ Husí Lhota ~ Charvatce ~ Chocnějovice ~ Chotětov ~ Chudíř ~ Jabkenice ~ Jivina ~ Jizerní Vtelno ~ Josefův Důl ~ Katusice ~ Klášter Hradiště nad Jizerou ~ Kluky ~ Kněžmost ~ Kobylnice ~ Kochánky ~ Kolomuty ~ Koryta ~ Kosmonosy ~ Kosořice ~ Kostelní Hlavno ~ Košátky ~ Kováň ~ Kovanec ~ Krásná Ves ~ Krnsko ~ Kropáčova Vrutice ~ Ledce ~ Lhotky ~ Lipník ~ Loukov ~ Loukovec ~ Luštěnice ~ Mečeříž ~ Mladá Boleslav ~ Mnichovo Hradiště ~ Mohelnice nad Jizerou ~ Mukařov ~ Němčice ~ Nemyslovice ~ Nepřevázka ~ Neveklovice ~ Niměřice ~ Nová Telib ~ Nová Ves u Bakova ~ Obrubce ~ Obruby ~ Pěčice ~ Pětikozly ~ Petkovy ~ Písková Lhota ~ Plazy ~ Plužná ~ Prodašice ~ Předměřice nad Jizerou ~ Přepeře ~ Ptýrov ~ Rabakov ~ Rohatsko ~ Rokytá ~ Rokytovec ~ Řepov ~ Řitonice ~ Sedlec/Sedlec (Mladá Boleslav) ~ Semčice ~ Sezemice ~ Skalsko ~ Skorkov ~ Smilovice ~ Sojovice ~ Sovínky ~ Strašnov ~ Strážiště ~ Strenice ~ Sudoměř ~ Sudovo Hlavno ~ Sukorady ~ Tuřice ~ Ujkovice ~ Velké Všelisy ~ Veselice ~ Vinařice ~ Vinec ~ Vlkava ~ Vrátno ~ Všejany ~ Zdětín ~ Žďár/Žďár (Mladá Boleslav) ~ Žerčice ~ Židněves | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |