Murcio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Murcia Regiono > Murcio
Murcio (hispane Murcia) estas hispana urbo, ĉefurbo de samnoma provinco, kiu formas la Aŭtonoman Murcian Regionon.
La urbo posedas 391.146 loĝantojn kaj surfacon de 881,86 km². Ĝi estas la sepa plej granda hispana urbo, kaj la tuta aglomeraĵo atingas 550.000 homojn.
Murcio situas en la interno de la regiono, en tre arida tereno. La rivero Segura trairas la urbon, sed ĝi estas rivero neregula kaj ĝenerale poluita, pro kio la akvo estas grava problemo en la urbo kaj ĉirkaŭo.
[redaktu] Esperantistoj de Murcio
- Manuel ESTEBAN
- José Luis Pérez Óvilo
- Francisco Miguel Muñoz Garre
- Juan Antonio Cabezos Martínez
- José Pina Tuells
- Pedro Ruiz García
- Jesuo de las Heras Jiménez.
La kvar lastaj apartenas al la estraro de HALE, Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, kiu eldonas regule bultenon Kajeroj el la Sudo.