Navokruciĝo
El Vikipedio
Navokruciĝo estas en historia krucforma kristana preĝejo la rektangula spaco, kie intersekcias la meza navo kaj la transversa navo aŭ transepto. Ĝia grandeco estas en romaniko la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.
Komparu kun: arkitekturo , romaniko , preĝejo , baziliko , katedralo