Nicolas Eymerich
El Vikipedio
Nicolaus Eymeric aŭ Eymerich (naskiĝis 1320 en Gerona — mortis tie la 4-an de januaro 1399) estis hispana katolika teologo kaj inkvizitoro.
En 1334 li fariĝis dominikano kaj post plenkreskiĝo li eminentiĝis kiel predikanto kaj persekutanto de nekatolikoj. En 1356 li estis nomumita ĝenerala inkvizitoro por Aragonio, sed tie lia krueleco vekis vastan indignon. Tamen ĉe la papoj Klemento la 7-a kaj Benedikto la 13-a li ĝuis konfidon kaj estimon. Li verkis instrukciojn, kiel plenumi la inkvizician oficion.
Lia vivo fariĝis temo por serio de historiaj romanoj de Valerio Evangelisti (nask. 1952).