OpenOffice.org
El Vikipedio
OpenOffice.org estas ofica programaro, simila al "Microsoft Office" (t.e. Word, Excel, Power Point, Access, ktp) sed OpenOffice.org estas libera kaj malfermit-koda programaro. Por uzantoj, tio signifas, ke ĝi estas senpage disponebla al ĉiuj, por instali tiom da fojojn en tiom da komputiloj, kiom oni volas. Por programistoj, tio signifas ke iu ajn rajtas kaj povas modifi kaj reeldoni la programaron. Kaj la permesilo kun kiu ĝi estas eldonata signifas, ke ĝi ĉiam estos tia -- senpaga, libera por ĉiuj.
En decembro de 2004, nova "eta" versio eldoniĝis, nomita 1.1.4. Ĝi havis neniujn novajn funkciojn kompare kun 1.1.3, sed multe da korektoj (da sencimigoj). Tute nova versio, la 2.0, aperis (komence nur en angla lingvo) je la 20a de oktobro 2005. Uzantoj de la programaro antaŭĝojis tiun version, ĉar ĝi estus pli kongrua kun Microsoft Office.
Enhavo |
[redaktu] Elementoj
Openoffice inkluzivas i.a. dokumentoredaktilon (Writer), datumbaz-manipulilon (Base), kalkulprogramon (Calc).
[redaktu] OpenOffice.org kaj Esperanto
Esperantan version de OpenOffice.org estas kreanta internacia skipo, sub projekto aŭspiciata de UEA.
La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford kaj Tim Morley kaj estas la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA. Vidu la hejmpaĝon de la projekto ĉe http://eo.openoffice.org/index.html aŭ simple iru al http://www.openoffice.org kaj elektu "Esperanton" el la fallisto de la ĉefpaĝo.
La Esperanto-versio estas fintradukita, sed mankas tralego al ni tralegi la tutan tradokon. La internacia teamo esperas eldoni ĝin aŭtone 2006.