Pavio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Italio > Lombardujo > Pavio < Urbo
Pavio (itale Pavia [paVIa]) estas urbo (ĉ. 80.000 enloĝ.) en norda Italujo, en la regiono Lombardujo, ĉe la rivero Ticino proksime de ĝia konfluo en Padon.
Pavio estas industria urbo (fakoj tekstila, metalmekanika, nutraĵa).
Estas fama universitato fondita en 1361. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo de la familio Visconti [visKONti] (15-a jc.), la romanika preĝejo San Michele [san miKEle] (Sankta Miĥael), la lombardstila preĝejo San Pietro [san PJEtro] (Sankta Petro), kie ripozas la korpo de Sankta Aŭgusteno, kaj, ekstere de la urbo, la renoma kartuzio.
Pavio estis ĉefurbo de la Langobarda Reĝlando. En 1359 la Visconti konkeris ĝin. En 1525 imperiestro Karolo la 5-a venkis kaj kaptis Franciskon la 1-an de Francujo en la Batalo de Pavio.
En Pavio naskiĝis la fama matematikisto Gerolamo Cardano (Jeronimo Kardano).