Petro Levi
El Vikipedio
Petro LEVI (naskita en 1926) estas esperantista verkisto aktiva en la SAT-movado.
[redaktu] Biografio
Petro LEVI naskiĝis en Parizo la 5an de majo 1926. Esperanton li eklernis en 1937 kun sia patro, kaj poste daŭrigis la studadon sola. Li aliĝis al SAT en 1947 kaj de tiam multe agadas en tiu asocio. Li estis membro de la plenumkomitato de SAT inter 1953 kaj 1981, kaj estis ĝia prezidanto de 1972 ĝis 1981. Li verkis multajn artikolojn, ĉefe pri socipolitikaj temoj, por diversaj esperantaj gazetoj, interalie por Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.