PH (kemia parametro)
El Vikipedio
En kemio pH (ĝusta skribo kun minuskla p kaj majuskla H) estis iniciatita de S.P.L. Sørensen en 1909. La literoj signifas na "potenco Hidrogeno".
La pH kalkuliĝas tiel:
- pH = -log10[H+]
[H+] montras la pokvanto de jonoj H+, aŭ mola denseco, mezuritaj po Molo en unu litro. Atentu, ke tiu skribo H+ ekvivalentas H3O+ (jono oxonium aŭ hydronium) solvaĵe en akvo, protono nature kuliganta je molekulo de akvo.
Ekzemple, mola denseco de [H+] = 1×10-7 M (0,0000001) estas pH de 7 ĉar : pH = -log[10-7] = 7
Kelkaj ekzemploj de vulgaraj pH:
ekzemploj de solvaĵo | ties proksimuma pH |
---|---|
solvaĵo de klorhidracido HCl 1 M | 0 |
stomaka digestiga suko | 1,5 |
citronosuko | 2,5 |
oranĝosuko | 3 |
vino | 3,5 |
tomatosuko | 4 |
biero | 4,5 |
kafo | 5 |
pluvakvo | 5,6 |
nature flua akvo | 6 |
lakto | 6,9 |
pura akvo | 7 (t.e. kemia neŭtraleco) |
sango | 7,4 |
bikarbonato | 8,2 |
maravko | 8,5 |
leche de magnesia | 10,5 |
lejía | 12 |
solvaĵo de natro NaOH 1 M | 14 |