Piramido
El Vikipedio
Piramido estas la monumenta tombo por la antikvaj faraonoj de Egiptio kun kvar triangulaj flankoj kaj kvarangula bazo. La unuan piramidon kionstruigis Ĝoser pr. 2700-2600 a.K. en Sakkara apud Kairo, la plej altajn Ĥufev kaj Ĥafre en loko Gizeh (kie troviĝas ankaŭ multaj aliaj pli malgrandaj, ĉefe tiu de Menakŭre kaj fama Sfinkso), apud Kairo. Aliaj aroj de piramidoj troviĝas en Abusir kaj Daŝur.
La konstrumetodo ne estas centprocente konata, sed verŝajne oni movis la skulptitajn rokajn brikegojn sur traboj. La nuna aspekto iel ne similas al la origina, ĉar la ekstera tavolo de glataj ŝtonoj, kiu tegis ilin, estis forprenita kiel konstrumaterialo dum la jarcentoj. Dum la Meza regno (12-a dinastio) oni plu konstruis piramidojn en lokoj inter la oazego Fajum kaj nilovalo, kiel Liŝt aŭ Haŭara, sed ili estis faritaj el brikoj, tial nur ili aspektas nur kiel ŝrumpiĝintaj sufiĉe senformaj amasoj.
Ankaŭ ekzistas piramidoj en aliaj lokoj, Ĉefe en Sudano, Sudameriko, Centrameriko kaj Meksikio
[redaktu] vidu ankaŭ
- Senvosret la 1-a
- Amenemhet la 2-a
- Senvosret la 2-a
- Tekstoj de la piramidoj
- mumio