Pluramemo
El Vikipedio
Pluramemo (ankaŭ pluramoremo, pluramismo, aŭ pluropamismo) estas la prefero por samtempe havi plurajn rilatojn amajn, umikajn, aŭ romantikajn. Gepluramuloj konservas (aŭ deziras konservi) honestajn, ĝenerale neposedemajn rilatojn kun pluraj geamuloj. Tiaj rilatoj estas pluramaj.
Oni iam uzas la vorton pluramoremo, por emfazi ke la termino ne inkluzivas, ekzemple, fratan aŭ patran amon.
Pluramaj rilatoj povas inkluzivi:
- rilatojn malfermajn, t.e. rilatoj romantikaj ne ekskluzivaj.
- plurfidelon, kio signifas plurajn rilatojn romantikajn en kiuj kontakto seksa okazas nur en tiuj rilatoj.
- subrilatojn, kiuj signifas distingon inter "unuaranga(j)" rilato(j) kaj "duaranga(j)" rilato(j).
- grupajn rilatojn aŭ geedzecojn, en kiuj ĉiuj homoj koncernaj konsideras sin esti egale interrilatantaj kun ĉiuj aliaj.
- rilatajn retojn.
La plejparto de gepluramuloj opinias ke honesto estas fundamenta parto de amo. La devizon "ne demandi, ne diri" ili ofte malestimas, kaj multe da gepluramuloj emfazas la gravecon de komunikado en bonaj rilatoj.
Malkiel poligamio, pluramemo ne necese postulas geedzecon, kvankam iuj pluramuloj ja geedziĝas. Pluramemo ankaŭ ne koncernas nur seksumadon, kaj rilatoj pluramaj ĝenerale havas konekton emocian. La plejparto de geunuamuloj difinas fidelon kiel limigon de oniaj engaĝiĝoj seksaj al nur unu homo; la plejparto de gepluramemuloj difinas fidelon kiel nemensogadon kaj respektadon de siaj promesoj.