Produkto
El Vikipedio
Ekonomiko -> Produkto
Produkto estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj.
Ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :
- Merkata produktado , kies produktoj estas vendataj sur merkato.
- Nemerkata produktado, kies produktoj estas disdonataj senpage aŭ je prezo malpli granda ol la memkosto.
Nacia/enlanda produkto:
- malneta nacia produkto (MNP) (angle: gross national product, GNP)
- malneta enlanda produkto (MEP)(angle: gross domestic product, GDP)
Internacie estas uzataj la mallongigoj de la angla (GDP, GNP)
GNP = GDP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.)
GDP (MEP malneta enlanda produkto)
Vidu ankaŭ : produkta funkcio, produktiveco, Malneta Enlanda Produkto, kromprodukto.