Rastatt
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Rastatt estas germana urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo, 20 kilometrojn norde de Baden-Baden. La urbocentro troviĝas malpli ol 10 kilometrojn for de la rivero Rejno kaj de Francio.
Enhavo |
[redaktu] Muzeoj
La urba muzeo montras la ĝeneralan historion de Rastatt. Plue ekzistas origine meblita muzea loĝdomo Am Kirchplatz 6 kaj rejnobordan muzeon en Ottersdorf.
La : La Revolucio de 1848 en Germanio komenciĝis dum marto 1848 en Rastatt, kaj ene de malmultaj semajnoj de ĉi-tie kaptis ĉiujn tiamajn germanlingvajn ŝtatojn. Pri tio informas la ";emorejo pri Movadoj por Libereco en la Germana Historio", kiu troviĝas en la urba kastelo. Plue ekzistas armea muzeo, kaj urba galerio en konstruaĵo Fruchthalle.
[redaktu] Konstruaĵoj
La impona kastelo de Rastatt, iama sidejo de la grafoj de Baden-Baden, estas la simbolo de la urbo.
Pliaj vidindaĵoj estas:
- la kastelo Favorite
- la kapelo Einsiedeln
- la kasteleto Pagodenburg
- la preĝejoj Bernhardus, Sankta Aleksandro kaj la protestanta urbopreĝejo
- la historia urbodomo
- malnova akvoturo
- armea fortikaĵo
- la domo Rossi kaj la
- jam menciita Fruchthalle.
Ankaŭ pluraj artaj fontanoj vivigas la centran urbon.
[redaktu] Partneraj urboj
- Orange en Francio, ekde 1965
- Ostrov en Ĉeĥio, ekde 1969
- New Britain en Usono, ekde 1984
- Fano en Italio, ekde 1985
- Entre Rios en Brazilo, ekde 1987
- Woking en Britio, ekde 2001
[redaktu] Samnoma urbo
En la ŝtato Norda Dakoto de Usono fondiĝis dua urbo kun la nomo Rastatt.