Reprodukta sistemo
El Vikipedio
La homa reprodukto komencas kiam vira spermatozoo fekundigas virinan ovon. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.
[redaktu] Vira reprodukta sistemo
Vira reprodukta sistemo Spermatozooj produktiĝas en la du testikoj(17). La testikoj estas en la skroto (18), la saketo sub la peniso(3). Milionoj da spermatozooj akumuliĝas en la epididimoj apud la testikoj. Poste ili pasas tra la spermatoduktoj aŭ vaskuloj deferens ĝis la spermaj veziketoj apud la veziko (1). Dum la seksa ago, la peniso pligrandiĝas kaj rigidiĝas. La spermatozooj pasas tra la prostato (12) kaj la glando de Cowper (13) kaj ricevas multajn sekreciojn. La spermatozooj kaj ĉi tiuj fluidoj nomiĝas spermo. La spermo pasas en la ureteron kaj ejakuliĝas dum koito.
[redaktu] Virina reprodukta sistemo
Virina reprodukta sistemo enhavas kiel plej ekstera parto la vulvon kaj la vaginon kiun la peniso penetras dum koito, kaj ricevas la spermon. La spermatozooj devas atingi la ovon en la salpingo aŭ tuboj de Fallopian. Por fari tion, la spermatozooj devas antaŭe pasi tra la cerviko de la utero, kaj la utero mem. La ovario produktas nur unu ovon ĉiumonate, sed se spermatozoo ĝin fekundigas, zigoto formiĝas. Se la zigoto sukcese fiksas sin en la utero, feto formiĝos.
Reprodukta sistemo |
Virino: Glando de Bartholini | Punkto G | Himeno | Klitoro | Klitora frenulo | Laktaj glandoj | Ovario | Ovodukto | Perineo | Uretro | Utero | Vagino | Vulvo | Vulvaj lipoj |
Viro: Frenulo | Glano | Glando de Cowper | Peniso | Prepucio | Prostato | Skroto | Spermodukto | Sperma veziko | Uretro | Testiko |