Rock Hudson
El Vikipedio
Rock HUDSON (naskiĝis la 17-an de novembro, 1925, mortis la 2-an de oktobro, 1985) estis usona aktoro.
Naskiĝinte en Winnetka, Ilinojo, li en la jaro 1948 ekloĝis en Hollywood. Post aro da malgrandaj roloj li en 1955 aperis apud James Dean kaj Elizabeth Taylor en la filmo Giant. Poste li kune kun Doris Day brilis en pluraj komediaj filmoj, ekz. Pillow Talk (1959 kaj Lover Come Back (1962).
Rock Hudson estis unu el la unuaj famuloj, kiuj mortis de aidoso. Li longe kaŝis sian samseksemon kaj fakte nur je la fino de sia vivo malferme parolis pri ĝi.
[redaktu] Listo de filmoj
- Giant (1955)
- All That Heaven Allows (1956)
- Written on the Wind (1957)
- Pillow Talk (1959)
- El Perdido (1961)
- Lover Come Back (1962)
- Men's Favorite Sport (1964)
- Seconds (1966)
- Blindfold (1966)
- Tobruk (1967)
- The Undefeated (1969)
- The Ambassador (1984)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://villagevoice.com/nyclife/0603,musto,71799,15.html
- http://www.queerday.com/2006/jan/17/liz_smith_helped_keep_rock_hudsons_sexuality_under_wraps.html
- http://www.thegoldenyears.org/hudson.html
- http://www.twoop.com/people/archives/2005/11/rock_hudson.html