Ruby on Rails
El Vikipedio
Ruby on Rails - RoR - (esperante: Rubeno sur Reloj) estas modjularo skribita per programlingvo Ruby kiu respondas al MVC-arkitekturo. Oni uzas tiun ĉi modjularon kiam oni volas rapide krei flekseblan intterretan aplikaĵon. RoR donas al programisto eblecon rapide kunigi datumbazon kaj aplikaĵon kun TTT-servilo. RoR estas libera programo kaj ĉiu povas uzi ĝin, modifi kaj disvastigi lau MIT-licenso.
[redaktu] Filozofio de RoR
Ruby on Rails respondas al principoj laŭ kiuj programisto ne devas repeti pecojn de identa program-kodo en diversaj lokoj, kaj ne devas fari milojn de agordaĵoj por funkcigi aplikaĵon.
Jen ankoraŭ kelkaj principoj de RoR-modjularo:
- Aplikaĵoj ne devas difini propran arkitekturon, ĉar ili jam uzas pretan MVC-kadron.
- Per programlingvo Ruby oni povas krei domajn-specifajn lingvojn, kiuj estas facile legeblaj kaj klaraj.
- RoR donas al programisto eblecon ne ripeti sian kodon, sed skribi necesajn pecojn nur unu fojon kaj poste reuzi ilin.
- Defaŭlte RoR uzas agordaĵojn, kiuj taŭgas por plimulto da aplikaĵoj. Sed kiam programisto volas krei ion nenorman, li povas okupiĝi pri pli multa kvanto da agordaĵoj ol en facilaj okazoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://rubyonrails.com/ - Hejmpaĝo de Rubeno sur Reloj.
- Instiki - libera programo por krei vikion.
- Typo - libera programo por krei blogon.