Vikipediista diskuto:Sciuro23
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi. Narvalo 18:20, 29. Nov 2005 (UTC)
Mi jam legis vian nomon ie, iam.
Ĉelsolo estas duonmonstro. Kion signifas solo tiusence? Ĉu ne estus pli bona ĉelfluid(aĵ)o aŭ simila? Narvalo 18:20, 29. Nov 2005 (UTC)
Kion signifas saŭvaĝa. Sajnas esti via inventaĵo (guglo=0). Narvalo 22:55, 20. Dec 2005 (UTC)
Prave, dankon!! Mi volis skribi sovaĝa!! :) Ĝis!!
[redaktu] Ŝablonoj
Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo ▓ 08:36, 3. Jan 2006 (UTC)
[redaktu] Uzantskatoloj
Hola, kunlaboranto! Por respondi je via demando: sube de la uzantskatolaroj uzitaj en la vikipediistaj paĝoj, ekzistas ligon (uzantskatola helpo) kiu direktas al Vikipedio:Uzantoskatolo. Tie vi povas ekzemple alklaki la ligon "Interesoj" el kiu fontas plejparto de mia uzantskatolaro. Vi povas trafi la jam ekzistantajn aŭ neŝvite krei novajn kiuj kongruas kun viaj interesoj por "spicigi" vian vikian personecon. Ĝojan vikipediumadon kaj ĝis la retajpo ;) Internaciulo 10:16, 28. Jun 2006 (UTC)