Sekundo
El Vikipedio
La sekundo estas mezurunuo de tempo de la SI. La sekundo estas difinita (en 1967) kiel:
la tempodaŭro de 9.192.631.770 cikloj de la radiado kiun alportas la transiro inter du niveloj de atomo de cezio-133.
Pro la invento de la atoma horloĝo, tiu tempo estas publika fakto ekde 1955.
La minuto havas 60 sekundojn, la horo havas 3600 sekundojn.
Laŭ la tradicia difino, la sekundo estis 1/86.400 de tago. Sed, ĉar la rotacio de la Tero laŭgrade malrapidiĝas, tiu difino ne estis fiksita, preciza difino. Tial la sekundo nun estas difinita laŭ la multe pli preciza kaj fiksita tempo de atoma horloĝo.
La tago estis precize 86.400 sekundoj je 1821, ĉar la fakta surbazo de la difino estas astronomiaj observoj de la periodo 1750-1892. Nun la tago estas 86.400,002 sekundoj.
Pro tiu malkongruo inter astronomia kaj atoma tempo, UTC kaj la supersekundo estis enkondukitaj en 1972.