Sicilia vespro
El Vikipedio
Sicilia vespro estas sicilia ribelo okazinta en 1282 kontraŭ regado de Karlo de Anĵuo.
Enhavo |
[redaktu] Antaŭeventoj
Post kiam Sicilia Manfredo estis venkita en 1266, papo Urbano la 4-a nomumis Karlon de Anĵuo el Napolo al trono de Sicilia reĝlando. Karlo la 1-a regis per francdevenaj oficistoj kaj soldula armeo, kiuj malbone rilatos al la lokanoj. Murdo, ŝtelo, seksa perforto de virinoj estis ĉiutagaj okazoj.
[redaktu] Kaŭzoj de la ribel-eksplodo
Komence de la ribeloj estis - laŭ unu versio –, ke Karlo enkondukis la kutimon de la unua nokto por la siciliaj fianĉinoj. Li ankaŭ prenis altajn impostojn.
Laŭ historiisto Steven Runciman, la sicilianoj okupiĝis pri festaj antaŭpreparoj, kiam alvenis francaj oficistoj or aliĝi kaj drinki. Tiam serĝento Drouet prenis junvirinon el la homamaso kaj faris por ŝi proponojn, kial edzo de la virino atakis je Drouet per tranĉilo kaj murdis lin. Kiam la francoj volis venĝi tion, la siciliana homamaso murdius ĉiujn francojn. Tiam ĉiu kirko de Palermo alvokis je vespro.
Laŭ Leonardo Bruni, la ribelo komenciĝis, kiam la francoj serĉis por armilioj en fastivalo ekster Palermo kaj prenpalpis virinojn.
Laŭ alia versio, junulinon seksperfortis franca soldato, kiam ŝin trovis sia patrino en kirko preĝante. La patrino elkuris la kirkon kaj kriis: Ma fia! Ma fia! (Mia filino! Mia filino!) Laŭ kelkaj klarigoj tio estas la deveno de la vorto mafio.
[redaktu] La ribelo
La ribelo komenciĝis la 30-an marto de 1282, antaŭpaska vendredo, dum la vespro, ĉe Kirko Sankta Spirito ekster Palermo. La ribelo daŭris 6 semajnojn kaj kaŭzis murdon de plurmil francdevenaj personoj.
La francaj soldatoj, kiuj deĵoris en Sicilio, lernis la sicilian lingvon, kelkaj geedziĝis kun lokaj virinoj. Dum la ribelo oni murdis ne nur la francojn sed ankaŭ la geedzajn parojn ofte siciliajn.
[redaktu] Sekvoj
Petro de Aragonio okupis la Sicilian reĝlandon.
[redaktu] Triviaĵoj
En la 20-a jarcento, la esprimo Sicilia vespro referencas al la nokto de la 10-an de septembro, 1931, kiam gangstero Lucky Luciano ordenis murdon de multaj mafiuloj, homoj de krimulo Salvatore Maranzano kaj Joseph Masseria, finante la batalon de Castellammareseen Novjorko.
[redaktu] Literaturo
Steven Runciman: Die sizilianische Vesper. Eine Geschichte der Mittelmeerwelt im Ausgang des 13. Jahrhunderts, München 1959 (angle 1958, postpresoj).